muziko.livejournal.com
Babilo pri muziko - Muziko
http://muziko.livejournal.com/573.html
Babilo pri muziko - Muziko. Okt 22-a, 2004 12:33 am. Team - Eta Ŝtormo Nokta. Venontan lundon (2004-10-25) de 17:00 ĝis 19:00 EDT (21:00-23:00 UTC) okazos interreta babilo pri muziko, en la babilejo de Ĝangalo.com. Nepre venu por aŭdi kaj pridiskuti la plej lastajn novaĵojn pri la Esperanta muziksceno! Temas pri la dua en tuta serio de babiloj organizataj de USEJ. Laŭplane ili okazos la 5-an, 15-an, kaj 25-an de ĉiu monato. Konsultu nian kalendaron. Respondu al ĉi tiu.
muziko.livejournal.com
Sukcesa babilo pri muziko - Muziko
http://muziko.livejournal.com/791.html
Sukcesa babilo pri muziko - Muziko. Sukcesa babilo pri muziko. Okt 26-a, 2004 06:50 pm. Esperanto Desperado - Cxu Vivas Vi? Hieraŭ okazis la antaŭe menciita babilo pri muziko, kiu montriĝis tre sukcesa. Dum la tuta duhora periodo plenigis la ĉambron ĉirkaŭ dek babilantoj, kiuj diskutis tre diversajn temojn, ekz. laste aperintajn kaj baldaŭ aperontajn diskojn, la rolon de elŝutebla muziko, kaj kiel plimultigi vendokvantojn. Certe indas daŭrigi la diskuton pri tiuj temoj ĉi tie! Nia speciala gasto estis.
argilo.net
Reveno al LiveJournal | Tereno de Argilo
http://www.argilo.net/node/145
Skip to main content. Vi estas ĉi tie. Dim, 2008-10-26 17:29 Argilo. Antaŭ preskaŭ du jaroj, mi forlasis LiveJournal kaj movis mian blogon al mia propra retejo. Bedaŭrinde, tiu eksperimento montriĝis katastrofo. Apenaŭ plu oni reagis al miaj enskriboj, kaj aperis lavango da spamaj komentoj. Do mi ĵus kopiis miajn intertempe faritajn enskribojn al LiveJournal, kaj ekde nun mi afiŝos ĉiujn miajn enskribojn tie. La ludo de vivo.
SOCIAL ENGAGEMENT